Antaŭ unu semajno mi revenis de feriumado. Ĝis nun mankis tempo por skribi pri la 52a Internacia Seminario en Biedenkopf ĉi tie. Sed tamen mi jam finis raporton pri ĝi: Mi verkis la artikolon por la paĝo "Malferme" de Revuo Esperanto. Marek Blahuŝ skribis pri la IS, sed eblis facile mencii pliajn informojn. Fakte min ĉiam ĉagrenis, ke dum la pasintaj jaroj ne aperis artikolo pri la IS en Revuo Esperanto, sed pri la konkurencaj silvestraj aranĝoj. La simpla kialo estis, ke neniu proponis sin por artikolo... read more